Home Tajpi - Klavarilo por esperantistoj
por Windows 2000 / XP / Vista / 7
Lingvo: Esperanto English

Kio novas?
Plej nova versio:
2.97 (26-feb-12):
Instalilo: tajpi297inst.exe [703k]
Fontkodo: tajpi297font.zip [216k]
Apartaj dosieroj:
Tajpi.exe, Tajpi.skr
Helpo.chm, Helpo (angla).chm

En la esperanta alfabeto estas ses supersignaj literoj kiuj ne estas entajpeblaj per normalaj klavaroj. Tajpi estas programo kiu ebligas facilan tajpadon de tiuj literoj sen ŝanĝi la sisteman klavarfasonon.

Per Tajpi oni povas entajpi klavkombinaĵojn kiel cx, s^ kaj aliajn, kaj ili aŭtomate anstataŭiĝos per la konvena esperanta litero. Ankaŭ eblas tuj aperigi esperantan literon per premo de unuopa klavo. Tio simulas reagordon de la sistema klavarfasono. Ankaŭ eblas uzi Alt Gr aŭ simuli la senpaŝajn klavojn kiuj ekzistas en multaj klavarfasonoj. Tajpi ankaŭ havas bazan skript-lingvon kiu provizas pli potencan agordon kaj ilojn por konverti tekston de la tielnomata X-sistemo, kaj enigi iun ajn unikodan simbolon je premo de agordita klavkomando.

Dum Tajpi funkcias bildsimbolo restas en la sistema taskopleto (system tray) kiu montras la aktivecon de la programo. Tajpi neniel ajn faros ŝanĝojn al via sistemo; ĝi nur sidas en la fono kaj respondas al klavara tajpado.

Tajpi estas libera softvaro, eldonata kun sia fontkodo laŭ la kondiĉoj de la GNU GPL versio 3.

Dankon al Sonja Elen Kisa pro gastigado de la dosieroj de Tajpi ĉe http://kisa.ca.



2008-2012 Thomas James Ĝisdatiĝis je 26-feb-2012
tmj2005@gmail.com